Logáil isteach

Cuimhnigh orm

AN FOCLÓIR VORTARO*

Cliceáil ar an gcnaipe seo thuas chun an foclóir a oscailt. Tá soiléiriú ar conas an foclóir a úsáid ar fáil ag "Cabhair".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Cabhair: * ? Tuilleadh....

AN TEACHTAIRE MEANDARACH TUJMESAĜILO*

Leis an dteachtaire meandarach seo tig leat comhrá a dhéanamh le húsáideoirí lernu! eile, má tá tacaíocht do Flash suiteáilte ar do riomhaire. Cliceáil ar an gcnaipe seo thuas chun an teachtaire a chur ar siúl. Tuilleadh eolais ar fáil ag "Leathanaigh chabhrach".

Helpo * *

Sa teanga seo, níl an t-aistrúcháin ar an gcuid seo de lernu! cothrom leis an leagan is déanaí.
Tá na leaganacha teanga seo a leanas cothrom leis an leagan is déanaí: eo ar bg ca cs da de el en es fa fi fr he hr hsb hu it ja ko lt nl no pl pt ru sk sl sv vi zh-cn zh-tw

Bildoj kaj demandoj

"Bildoj kaj demandoj" estas rektmetoda kurso por komencantoj de Esperanto. "Rektmetoda" signifas ke nur la lernata lingvo, ĉi-kaze Esperanto, estas uzata en la kurso. Tiel oni tuj ekuzas la lingvon kaj ĝi eniras la menson profunde. La rekta metodo ne taŭgas por ĉiuj, sed tamen jes por multaj. Provu mem kaj vidu ĉu vi ŝatos la metodon kaj la kurson!

Fluo de la kurso

Funkcias tiel ke vi unue vidos kelkajn bildojn kun klarigoj, ĉe kiuj gravas ke vi aparte atentu pri la grasaj vortoj aŭ vortopartoj. Post kelkaj bildoj kun klarigoj, venos bildoj kun demandoj pri la ĵus montritaj aferoj. Al la demandoj respondos vi mem, por ekzerci la ĵus lernitajn vortojn kaj gramatik-elementojn. Tiel pluiras: unue aperas bildoj kun klarigoj, poste bildoj kun demandoj, ĝis estos tempo por malgranda testo. La testoj helpos vin scii ĉu vi estas preta daŭrigi la kurson aŭ ĉu vi devus unue iom ripeti la antaŭajn partojn. Se vi havos pli ol 10 korektajn respondojn el la eblaj 15, vi povos daŭrigi la kurson. Se vi havos 10 aŭ malpli, ni rekomendas ke vi ripetu la jam faritajn partojn antaŭ ol daŭrigi.

Rekonindaj vortoj

En la kurso aperos kelkaj vortoj sen antaŭaj klarigoj, pro tio ni donas iliajn tradukojn ĉi tie:

  • Bildo - bildo,   Bildoj - bildoj
  • Demando - demando,   Demandoj - demandoj
  • Testo - testo,   Testoj - testoj,   Rezulto - rezulto,   El - el
  • Ripetado - ripetado,   Parto - parto
  • Superrigardo - superrigardo
  • Sendu - sendu,   Helpo - helpo
  • Jes - jes,   Bone - bone,   Korekte - korekte,   Nekorekte - nekorekte
  • Alternativoj - alternativoj
  • Provu denove - Provu denove
  • Kio estas tio? - Kio estas tio?,   Tio estas ... - Tio estas ...

Atentigoj

  • Kiam vi respondos demandon, la sistemo komparos vian respondon kun kelkaj eblaj respondoalternativoj. Ĉar estas malfacile antaŭvidi ĉiujn eblajn korektajn respondojn, povas esti ke la sistemo diros ke via respondo ne estas korekta kvankam ĝi estas.
  • Por vidi la alternativojn kiujn la sistemo akceptas, metu la musmontrilon super la ligilo "Helpo" apud la respondokampo.
  • Se vi iun vorton ne komprenas, alklaku ĝin kaj aperos traduko en la vortaro dekstre.
  • Por la supersignoj (ekzemple ĉe 'ĉ') uzu la "x-metodon", t.e. "cx" por "ĉ", "sx" por "ŝ" ktp.
  • Sono en mp3-formatoestas por elŝuti la sonon
  • Sono en flash-formatoestas por aŭskulti la sonon per la son-ludigilo
  • Tre gravas kaj aŭskulti la frazojn kaj poste mem laŭtlegi ilin. Tiel vi ekzercos kaj aŭskultadon kaj prononcadon.
  • Se io malklaras aŭ se vi havas demandon, ne hezitu skribi al en la lingvo en kiu vi nun legas.

(La kurson kreis Hokan LUNDBERG. Helen CLAESSON desegnis la bildojn. Arono CHAPMAN registris la sonon.)

Ekde nun preskaŭ ĉio estos en la internacia lingvo Esperanto, sukceson!
Alklaku la apudan sageton por komenci la kurson.