
Cliceáil ar an gcnaipe seo thuas chun an foclóir a oscailt. Tá soiléiriú ar conas an foclóir a úsáid ar fáil ag "Cabhair".
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Cabhair: * ? Tuilleadh....

Leis an dteachtaire meandarach seo tig leat comhrá a dhéanamh le húsáideoirí lernu! eile, má tá tacaíocht do Flash suiteáilte ar do riomhaire. Cliceáil ar an gcnaipe seo thuas chun an teachtaire a chur ar siúl. Tuilleadh eolais ar fáil ag "Leathanaigh chabhrach".
"Pasporto al la tuta mondo" estas Esperanto-kurso, kiu konsistas el 15 tridekminutaj lecionoj, celitaj al individua aŭ grupa studado. La 16a leciono enhavas resumon, historion de la projekto kaj originalan muzikon. Ĉiu leciono okazas tute en Esperanto kaj enhavas tri partojn: enkondukon, dialogon kaj resumon.
Ĉi tiu televid-stila dramo invitas la studantojn sekvi la aventurojn de la familio Bonvolo kaj ties amikoj kaj konatoj. La familio Bonvolo ne estas ordinara familio. La patro, Georgo, estas greka filozofo kaj la patrino, Filisa, dancistino. La harmonio en ĉi tiu iom eksterordinara familio estas ĝenata kiam juna ŝafisto, kune kun ŝafo, decidas utiligi la Pasportan Servon kaj venas por restado. La rezultaj komplikaĵoj kaj miskomprenoj donas la bazon por rapidmova kaj viveca dialogo, kiu tenos la atenton de la lernantoj - kaj de pli spertaj parolantoj de Esperanto - ĝis la ferma sceno en leciono 15.
La aktoroj, kiuj devenas de pluraj mondopartoj, uzas Esperanton tiel, kiel ĝi estas prononcata - ĉiam klare, ĉiam kompreneble, foje kun akĉentoj, kiuj spegulas veran, tutmondan uzon de Esperanto. Do, "Pasporto al la tuta mondo" prezentas nenian artefaritan, sed naturan kaj vivantan lingvon!
La lecionoj enhavas desegnaĵojn, fotojn kaj mapojn. Por plifortikigi kaj praktiki la novan materialon, enkondukitan en ĉiu leciono, la resumo detale traktas la ĉefajn gramatikajn erojn prezentitajn en la dramo kaj preparas la lernanton por la skribitaj ekzercoj, kiuj akompanas la kurson. La skribitaj ekzercoj, kompilitaj de Stefan MacGill, komplementas la lecionojn kaj donas la praktikon en legado kaj skribado esenca por lerni iun lingvon. Jam je la fino de la 15 lecionoj la lernanto devus povi:
Doktoro Paul Gubbins, la verkinto, klarigas, ke kvankam "Pasporto al la tuta mondo" celas instrui komencantojn, ĝi ankaŭ distros eĉ spertajn Esperantistojn. Ili povas spekti kaj ĝui la dramon kvazaŭ ĝi estus televida prifamilia serio. Ĉar la lecionoj havas ekstertempan econ, ili senŝanĝe aktualos dum multaj jaroj.
La hejmpaĝo de la kurso kaj pli detalaj informoj troviĝas ĉe: http://www.diana-babeck.de/1597.html.