Logáil isteach

Cuimhnigh orm

AN FOCLÓIR VORTARO*

Cliceáil ar an gcnaipe seo thuas chun an foclóir a oscailt. Tá soiléiriú ar conas an foclóir a úsáid ar fáil ag "Cabhair".

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Cabhair: * ? Tuilleadh....

AN TEACHTAIRE MEANDARACH TUJMESAĜILO*

Leis an dteachtaire meandarach seo tig leat comhrá a dhéanamh le húsáideoirí lernu! eile, má tá tacaíocht do Flash suiteáilte ar do riomhaire. Cliceáil ar an gcnaipe seo thuas chun an teachtaire a chur ar siúl. Tuilleadh eolais ar fáil ag "Leathanaigh chabhrach".

Helpo * *

Sa teanga seo, níl an t-aistrúcháin ar an gcuid seo de lernu! cothrom leis an leagan is déanaí.
Tá na leaganacha teanga seo a leanas cothrom leis an leagan is déanaí: eo ar bg ca de el en es fa fi fr hsb hu it lt nl no pl pt ru sk sl uk zh-cn zh-tw

Somera Esperanto-Studado

PrelegejoĈambroSES-2008 okazos en Modra-Harmónia, Slovakio, en Eduk-centro de Centro de plua edukado de Komenio-Universitato.

La loko estas bela kaj trankvila urbeto, situanta piede de la montaro "Malgrandaj Karpatoj" (Malé Karpaty), 30 km de Bratislavo kaj 25 km de Trnavo. Distanco de la viena flughaveno (Schwechat) al Bratislavo estas ĉ. 45 km kaj la distanco de la budapeŝta flughaveno al Bratislavo estas ĉ 160 km.

Partoprenantoj loĝos en agrablaj dulitaj ĉambroj kun propra duŝejo kaj necesejo. Entute estas ĉambroj por 84 personoj, pliaj 240 personoj povos tranokti en apuda studenthejmo - same en dulitaj ĉambroj. Krome estos ankaŭ eblo tendumi, se oni kunportos proprajn tendojn. La plej fruaj aliĝintoj ricevos plej luksajn dulitajn ĉambrojn, postaj iomete malpli luksajn dulitajn ĉambrojn, kaj plej malfruaj aliĝintoj loĝos en ĉambroj en la studenta hejmo.

ManĝejoEjo, kie okazos la programo, havas plurajn stud- kaj preleg-ĉambrojn, komputilejon kun reto kaj eblo uzi proprajn porteblajn komputilojn; sendratan reton en teretaĝo de la tuta studejo, kongresejon kun podio, projekciilo kaj piano; TV-ĉambron, etan sportejon, endome lokon por ludi bilardon kaj tablotenison, kaj ekstere tenisejon, ludejon por minifutbalo kaj terason kun rostilo. Tuj apud la ejo troviĝas tutnokte malfermita trinkejo kaj proksime estas ankaŭ diskejo kun keglejo.



Réamhrá  Clár